Ĉasantoj!
Kutime helikoj manĝas ambaŭ vegetaĵojn kaj viandon. Temas pri enmeti viandon aŭ fiŝaĵon de tempo al tempo. Tamen vi atentu ĉar certaj helikoj povus esti ĉasantoj - ili manĝas helikojn! Mi jam malkovris kelkajn suspekulojn kiujn vi povus trovi:Marisa cornuarietis: Estas specio de fruktopomaj helikoj (vidu la retejon http://www.applesnail.net/ por pli da informo). Ĉi tiu heliko estas akva heliko kiu manĝas viandon de tempo al tempo. Mi estis havanta ĝin meze de grupo sin problemoj; tamen ĝi estas konata kiel viandulo; dekoble pli ol aliaj fruktopomaj helikoj, kaj povus ĉasi aliajn helikojn.
Oxychilius alliarius (aŭ ajla heliko): Belaspekta malgranda heliko el ĝardenoj, havanta brunan karapacon kaj ofte bluan korpon. Ĝi nomiĝas tiel ĉar ĝi povus ellasi malbonodoron kiam oni ĝin malkovrus! La problemo estas ke certaj tipoj da Oxychilius ekzistas kaj identeco malfacilas. Tamen vi sciu ke anoj de ĉi tiu familio ellasas malbonodoron kaj ĉasas helikojn. Do, ĝi ne taŭgus en grupo, eĉ de la sama specio.
Rumina decollata: Ĉi tiu heliko estas pli granda kun konusa karapaco kaj ofte malhela korpo. Ĝi devenas el norda Afriko, sed oni ĝin translokigis aliloken por ĉasi helikojn. Oni konas ĝin kiel rabheliko; sed mi ne scias se ĝi ĉasus helikojn el sia propra specio.
Dombestoj. La jenaj specioj fariĝas dombestoj:
Komuna Heliko (Helikso aspersa): por vidi foton, musklakigu la jenan ligilon http://www.rbgsyd.nsw.gov.au/science/hot_science_topics/Ecology_of_Cumberland_Plain_Woodland/woodland_wildlife/invertebrate_animals/helix_apsera
Ĉi tiu heliko malmulton postulas. Ĝi troviĝas en diversaj medioj sovaĝe, do povus bone elteni diversajn kondiĉojn. Ĝi preferas medion pli seka ol ĉe aliaj specioj, tamen vi sprucigu la akvarion por ke ĝi reprenu aktivecon. La Komuna Heliko estas tre aktiva kaj havas personecon. Oni ofte malŝatas ĝin pro malbunta koloro estante bruna kaj griza. Tamen ĝi estas sufiĉe granda specio.
Striita Heliko (Cepaea hortensis kaj Cepaea nemoralis) jenas foto: http://popgen.unimaas.nl/~jlindsey/commanster/Invertebrates/Slugs/Slugs/Cepaea.hortensis.html
Ankaŭ konata kiel Ĝardena Heliko. Estas tre havebla specio, estante iomete pli sekreta ol la Komuna Heliko kaj pli malgranda. Tamen la karapaco povus esti tre bunta, eĉ roza aŭ flava kun aŭ sen strioj.