Bioloĝa medio
Eblas konstrui terakvarion tiun kiun vi ne bezonas purigi ofte. La plej vasta, la plej facila ĉar certa spaco gravas. Se la substrataĵo estas sufiĉe profunda, vi enmetu tervermojn, kaj poste ili purigos la substrataĵon. Teorie ili ankaŭ purigus la ekskrementon de la heliko, sed vi kontrolu por vidi se vi bezonas purigi la akvarion. Ruĝaj tervermoj estas pli efikaj, kaj vi atentu ne mortigi ilin dum ŝanĝado.Parazitoj
Povus esti parazitoj en la substrataĵo. Certaj estas nevideblaj kaj povus eĉ eniri en la internaĵon de la heliko. Por helpi la medion vi enmetu ankaŭ lignopedikon. Helpinsektoj ĉasas termitojn tiujn kiuj povus malhelpi la helikon. Ankaŭ lavu la helikon ofte por la sama racio - tiun ĝi ŝatas sed kontrolu ke la akvo ne esti tro malvarma (pro ŝoko) aŭ tro varma (pro ŝoko - ankaŭ pro kupro en la kuvo de akva sistemo en via hejmo); pli bone restigi la akvon du horojn antaŭ ol uzi ĝin. Tiele gazoj forvaporiĝas kaj akvo povas atingi hejman temperaturon.
Kaŝa loko
La heliko ŝatus kaŝi sin dum la tago do vi enmetu rimedon malhelan por ke ĝi povu foriri. Pli bone ĝi restas tage, pli bone ĝi aktivas nokte kaj manĝas! La heliko ŝatas grimpi sed kontrolu la medion ĉar grava defalo povus defekti la karapacon.
Reproduktado
La helikoj ŝatas komunuman aktivecon; eble vi retenu ilin en grupo. Se vi ne dezirus multobligi ilin vi povus stoki helikojn de malsamaj specoj; tiele ne estos reproduktado. Maltiele vi kontrolu la substrataĵon por ovoj ĉiusemajne. Se vi havas pestan specon vi detruu la ovojn pli bone ol relasi ilin ekstere (kaj povus esti krimo). Se vi havus lokajn specojn, bonvolu ne detrui ovojn ĉar multe da specoj estas en danĝero de malapero. Vi serĉu taŭgan lokon por relasi helikojn aŭ ĝardenistoj mortigos ilin.