Helika blogo
Kial helikoj?
Ĝenerala zorgado
Manĝado
Helika blogo
Bildoj
Diversaĵoj
Specioj
Ligiloj
Januaro 2008: Mi ĵus akiris akvarion, kaj mi havas ĉiujn aĵojn krom la substrataĵo. Mi senpaciencas obteni helikon; mi povus facile aĉeti akvan helikon (kaj mi preparas akvon) sed mi pensas atendi terhelikon. Mi legis pri la haveblaj specioj ĉi tie, kaj por ke mi ne kontraŭu la leĝon. Ĉar mi atendas, mi finis la tradukon de la zorga informado por la retejo applesnail.net - mi sendis la finan tradukon hieraŭ do mi supozas ke ĝi aperos baldaŭ. Je tiu forumo mi nomiĝas Helikulo. Mia akvario estas sufiĉe malgranda, sed mi pensas pri aĉeti alian kaj ilin ligi pere de tuboj por ronĝuloj. Dependas de la grandeco de la heliko, kiun mi havos. Tiele mi povus havi du ekzemplerojn de la sama specio en malsamaj akvarioj kaj atendas ke ili sin trovu!

Plie: Mi nun havas limacon! Mi havis hodiaŭ liberan tagon, do mi konstruis akvarion. Mi enmetis substrataĵon kaj lignon kaj ronĝulan angulon (mi malkovris ke, ja estas tro malvasta tubo por ligi akvariojn, krom se mi havu grandajn helikojn). Bone aspektas krom la fakto ke mi havas termitojn en la substrataĵo kaj hirudojn; sed estas araneo kiu estas bone laboranta. Mi paŝis eksteren por serĉi lignopedikon, sed mi ne sukcesis. Mi trovis karapacon malplenan (aŭ preskaŭ!) el la specio h aspersa sed en la interno estis limaco kiu tie kaŝis sin de la pluvo. Do mi prenis ĝin - mi ne vere ŝatas limacojn sed molusko pli taŭgas ol nenio! Mi estis pensanta ke limacoj estis rabmoluskoj kaj ĝi eble ĉasus hirudojn; tamen la interreto ne konfirmas mian eksan penson; ĝi preferas brasikon! Eble mi bezonas ajlan helikon! La limaco estas nigra kaj mi ne vidas ĝin ekde ĝia alveno.

Mezjanuaro: Mi nun havas helikon! Mi estis piediranta kaj mi rimarkis karapacon. Mi tuŝis ĝin kaj ĝi ŝajnis pli peza ol kutime, tamen la korpo estis je la fondo kaj mi tuj pensis ke la karapco ne enhavis helikon. Ĝi ne estis fiksita al muro kaj malgraŭ printempa temperaturo la heliko riskus morti tiele. Mi kraĉis en la karapacon por vidi; la korpo helika nur falis je la inklino de la karapaco - mi certis ke ĝi estis mortita. Finfine aperis la okulstangoj kaj mi tuj komprenis ke la heliko ankoraŭ vivas! Tamen ĝi estas senforta kaj moviĝas malfacile. Mi metis ĝin en la akvarion por vidi se ĝi bonfartos.

Finjanuaro: Eble unu semajnon mi havas Lazaron (mian helikon). Plejparte ĝi insistas dormegi kaj mi ne scias ĉu ĝi dormegos ĝis printempo. Mi vekis ĝin por manĝigi ĝin, sed ĝi nur volis reveni en dormegan staton. Antaŭ la semajnfino mi vekis ĝin denove ĉar mi pensis ke ĝi mortis, sed ĝi eliris el la karapaco kaj pasigis la vesperon manĝante. Estas bona novaĵo ĉar nun mi certas ke ĝi survivos krom problemo. Poste mi lasis ĝin dormegi tri tagojn kaj nun ĝi manĝas denove (miksaĵon de ajlo, manĝo por fiŝoj kaj biero!) Estas malfacila afero trovi helikon en januaro, kaj mi savis ĝin de morto. Tamen mi ofte kontrolas karapacojn el la loka regiono. Ĉi tie en Limoĝo mi trovis verŝajne ses aŭ sep karapacojn el la specio H aspersa. Inter ili mi vidis unu karapacon de adolskanto kaj unu de juneta heliko. Mi trovis du karapacojn el la Oxchilius familio kaj unu el la Cepaea familio.

Frufebruaro: Mi rimarkis hodiaŭ (la 7an) ke Laz aspektis malkutime. Kaj ĝi estis ja mortinta - povra Lazaro! Mi kontrolis ĝian korpon dum certa tempo kaj poste elprenis ĝin por reteni la karapacon. Mi ne komprenas la racion; eble mi vekis ĝin tro por manĝigi ĝin, aŭ povus esti ke ĝi jam havis problemojn pro manko de dormegado, antaŭ ol mi trovis ĝin. Mi opinias ke ĝi estis jam mortinta ĉar ĵuse ĝi ne kapablis resti fiksita al la muro de la akvario. Hieraŭ nokte mi metis ĝin proksime de la manĝo, sed eble estis tro malfrue.

Fino de februaro: La monato preskaŭ finiĝas kaj mi ne vidis helikon krom Laz. Mi ankoraŭ havas du akvariojn kaj mi kontrolas la medion tage. Mi enmetis tri ovojn (de limacoj mi kredas) sed mi ne scias plu; ĉu ili eloviĝis aŭ ne... La pasintan semajnon mi pasigis en Britio kaj dum promenado en Ŝeringham mi trovis ses karapacojn, inter kiuj tri el la familio Cepaea kaj tri estis Helix aspersa. Krom tiu oni anoncis mian retejon ĉe Radio Verda en Vankuvero - dankon por tiu! Kaj dankon ankaŭ al Val Bartell kiu donacis la permison bildigi ŝian helikaron el la familio Helix pomatia. Alia bonaĵo: ĉi tiu retejo ricevas almenaŭ dek vizitantojn tage. En januaro mi laboris multe sur ĝi, kiu helpegas la rezultatojn, sed ĉi tiu monato, ne!

Suplemento: mi ĵus ricevis la permison de Coleo 77 por bildigi lian foton de la specio Pomatias elegans, multan dankon! Mi ankaŭ ĵus aĉetis rete du ekzemplerojn de Helix aspersa! Mi importas ilin de Cipro por ne kontraŭstari la francan leĝon. Tiele mi gardu tre zorge la pagokonfirmon!! Mi senpaciencas pri la alveno de novaj helikoj!

Mi ne plu kontrolos karapacojn loke sed envivajn helikojn. Tamen la rezultatoj por februaro jenas: karapacojn: H aspersa 4 (inter kiuj du estis el la sub-specio aspersa depressa), Oxychilius specoj 2, Cepaea hortensis 1. Koncerne envivajn: Vertigo pygmaea 6, Cepaea hortensis 9.

Stranga afero; ankoraŭ estas februaro sed la vetero pliboniĝis do mi kontrolis la lokaĵojn kaj mi trovis tre malgrandan specion. Pli proksime al mia hejmo (preskaŭ je la sojlo!) mi trovis sep junetojn el la specio Cepaea hortensis! Mi metis ilin en akvarion kaj estas spektanta kaj manĝiganta ilin. Hodiaŭ mi kontrolis la saman lokon kaj mi trovis okan bebon (mi rimarkis ke la aliaj tiel grandiĝis ke la oka ŝajnas esti la bebo de la beboj!) Mi ankaŭ trovis plenkreskan helikon - povus esti la patrino. Ĝi ŝajnas malgranda eĉ por la specio kaj havas malhelan karapacon malkiel la infanoj, sed estas kvazaŭ latuno - oni atendas kutime vidi brunan karapacon aŭ flavan.

Mi tre ĝojis pro la malkovro ĉar kutime temas pri H aspersa loke, kaj tiu estus kontraŭleĝa afero. Nun mi vidas la striojn mi certas pri la specio - hieraŭ mi ne certis - kaj je la oka bebo mi ne vidas la koloron de la strioj. Pri la helikoj tiuj kiujn oni sendos al mi, mi havas neniun novaĵon - mi kontrolas la poŝtkeston tage, kaj senpacience!

Frumarto: Mi restas hejme kun gripo. Do hieraŭ mi konstruis promenadilojn en la du helikujoj. Mi trovas ke la Cepaea specio tendencas resti alte je la supra parto de la ujo. Do mi ofertu manĝon sufiĉe alte kaj ofte ili ne malsupreniras. Do mi tranĉis el branĉoj vojetojn por konekti la kovrilon kun aliaj partoj. Branĉetoj pendas vertikale de la supraĵo kaj dikaj branĉoj estas blokitaj mezalte laŭ la larĝeco de la ujo. Mi ankaŭ pendigas ĝermigitajn grajnojn de la supraĵo, kiel sunfloron aŭ ĉinan farbon. Tion la helikoj tre ŝatas. Ekstere la vetero tre favoras al helikoj kaj la ĉasado de helikoj, sed mi estas tro malsana. Mi ankoraŭ ne ricevis aliajn helikojn per poŝto. Mi pensas pri aĉeti florskatolon por fenestrobreto, por gardi helikojn ekstere - tipo de eta ĝardeno. Mi nur havas fenestrobreton por fari tion sed eble ĝi sufiĉus..

Mezmarto: Miaj junaj helikoj grandiĝas multe sed mi perdis unu el ili ĉar akcidente mi platigis ĝin dum purigado. Mi ne ricevis novaĵojn pri la du helikoj tiuj, kiujn mi mendis poŝte. Hieraŭ, dum reveninte hejmen, mi rimarkis elstaran rozan helikon el la familio Cepaea hortensis. Mi tuj kaptis ĝin kaj metis ĝin en akvarion kun Panjo. Mi esperas ke ili seksumos kaj ellasos ovaron. Ĝi nomiĝas Roza kaj estas plenkreska sed sekreta kaj ĝis nun nur piediris por serĉi novan kaŝejon. Mi pensas pri meti la du plenkreskajn en apartan akvarion ĉar komencas manki spaco. Mi tre ŝatas spekti helikojn. Ju pli la junaj grandiĝas, des pli ili fariĝas noktemaj; sed du tri ofte aperas tage.
Mi daŭrigos la blogon ĉe Ipernity.com kaj serĉu la vorton 'heliko' je la grupa fako.

_@" _@" _@"
"@_ "@_ "@_