Manĝado
Kial helikoj?
Ĝenerala zorgado
Manĝado
Helika blogo
Bildoj
Diversaĵoj
Specioj
Ligiloj
Kutime, helikoj ŝatas vegetaĵon kaj legomojn, do vi povus manĝigi ilin malmultekoste. Tamen jen sekvas kelkaj konsiloj por trovi diversajn manĝaĵojn por ke via heliko restu en plena formo:

Unue ĉiuj legomoj taŭgas, sed certaj specioj ne ŝatas karoton nek tomaton. Vi manĝigu per organikaj legomoj ĉar kontraŭpestaĵoj povus malhelpi aŭ mortigi helikojn. Vi ofte ŝanĝu la legomojn por profiti de malsamaj vitaminoj - ekzemple ne ĉiam ofertu brasikon.

Cerealoj taŭgas, manĝaĵoj por fiŝoj povus taŭgi - dependas de la specio. Certaj specioj povus manĝi viandon, sed ne ĉiuj. Ajlo estas bona por la helika sano kaj grajnoj, aparte grajnoj kiuj estas ĝermanta (ankaŭ se vi ofertus manĝaĵon tiun kiu ankoraŭ estas kreskanta, la akvario ne malbonodorus tiel rapide - teorie!) ekzemple sunfloraj grajnoj.

Helikoj povus manĝi aĵojn tiujn kiuj estus maltaŭgaj (aŭ eĉ venenaj) por homoj: ekzemple ili ŝatas urtikon. Ili ankaŭ ŝatas bieron, sed mi konsilus ke vi aldonu akvon anstataŭ havi drinkeman helikon - estas la lupolo tiu, kiun ŝatas la heliko, ne la alkoholo!

Certa kvanto de la dieto devas enhavi likvidon, ĉar helikoj malkutime trinkas. Do, vi enmetu laktukon kaj kukumon de tempo al tempo. Se la heliko nur manĝus kukumon, povus esti signo ke la akvario estas tro seka. Kutime helikoj manĝas nokte, do vi povus elpreni restaĵojn tage, kaj enmeti manĝon kaj humidecon nokte. Tiele la heliko komprenus la rutinon. Se vi havus junajn infanojn tiujn kiuj volus spekti helikojn, eble vi kontrolu la medion fruvespere por ke la heliko reprenu aktivecon pli frue. Se vi havus taŭgan substrataĵon, vi povus semi luzernon en parton de la akvario - estas riĉa je mineraloj, kaj povus esti manĝeto se heliko malsatus tage.

_@" "@_

_@" _@" _@"
"@_ "@_ "@_