Gravaĵoj
Ĉi tiu retejo aparte konsilos pri la terhelikoj sed ofte la konsilo samas inter la du tipoj, akvaj kaj terhelikoj. Se vi intencus havi helikojn por la unua fojo vi enmetu ilin en akvarion. Ĝi povus esti farita el vitro aŭ plasto, ne gravas, sed kovrilo gravas ĉar helikoj eskapos male. Ili povus manĝi karton, do vi aĉetu korektan akvarion kun ŝlosebla kovrilo. La heliko devos bone ŝpiri, do plasta skatolo ne taŭgus, ĉar ĝi riskus sufoki - devus esti taŭga akvario.Otfe helikaj farmistoj enmetas helikojn po 25 ekzemplerojn en skatolon deklitran! Vi ne faru tion ĉar temas pri monavareco pli ol intereso pri helikoj. Unu heliko kutime postulas minimume spacon deklitran, aŭ vi riskus havi malsanojn, putraĵojn; eĉ helikoj povus ataki sin reciproke en malsufiĉa spaco.
Konsilo pri manĝado gravas, kaj tuj sekvos je aparta paĝo. Tamen vi aldonu kalcian suplementon en la manĝon de la heliko. Estas ĉar ĝi konstruu karapacon kaj sen la korekta kvanto kaj tipo da mineraloj, la stato de la karapaco riskus suferi pro difektoj kaj poste, la sano de la heliko ankaŭ. Ne pensu ke la heliko povus vivi senkarapace kiel limaco - la karapaca parto en la korpo de la heliko enhavas ankaŭ la gravajn internaĵojn; se la karapaco suferus domaĝon gravan la heliko mortus. Ankaŭ se la karapacon perdus la heliko, ĝi mortus. Sovaĝe helikoj havas diversan dieton tiun kiu helpas la konstruon de karapaco, do vi manĝigu ĝin tre diverse. Tamen vi ne risku havi helikon sen suplementon de kalcio.
Kiel aldoni kalcion? La plej taŭga metodo estas la manĝado de la heliko. Ĝi ne nur bezonas kalcion sed aliajn mineralojn, do vi serĉu vegetaĵojn enhavanta oleon kaj mineralojn. Je homoj aliaj mineraloj kiel magnezio kontrolas la kvanton de kalcio kaj la sistemo povus funkcii same je helikoj. Vi povus aldoni ovŝelon, ostojn de certa fiŝo (estas ofertita en dombestobutiko kiel suplemento), pudritan suplementon aŭ aliajn. Ofte dombestobutikoj ofertas manĝaĵon por fiŝoj por la semajnfino; estas kutima manĝaĵo ene de kalcia materio - estas taŭga solvo por doni kalcion kaj manĝaĵon samtempe!
Finfine la helikoj ŝatas humidajn kondiĉojn. Ne tro, kaj povus malsami dependante de la specio, sed vi aĉetu ŝprucigilon por ke la heliko estu humida (sed ne tro malseka). Substrataĵo gravas ĉar helikoj ŝatas enteriĝi: Almenaŭ je kelkaj centimetroj profunda. Vi donu ujeton de akvo. Sed atentu: ne donu tro da akvo aŭ la heliko riskus droni. Ankaŭ kontrolu ke ĝi kapablus eliri el la akvo kiam ĝi estos malseka. Ankaŭ la heliko verŝajne enteriĝos sub la ujeton - kaj vi certe trovos ke ĝi renversigos la akvujon, sed ne gravas ĉar helikoj ne bezonas trinki se la medio estus humida kaj la dieto enhavus likvidon.
Por informo pri akvaj helikoj bonvolu viziti la retejon: http://www.applesnail.net/ la traduko en Esperanton tiu, kiun mi mem verkis, baldaŭ aperos.