Persone mi ŝatas helikojn, kaj la zorgadon de helikoj. Mi pensas ke ili aspektas pli hejme en akvario ol fiŝoj, eble ĉar ili malmulton postulas. Tamen vi sciu kiel prizorgi viajn helikojn ĉar korekta manĝado gravas, kaj ili bezonas kalcion por konstrui karapacon.Hodiaŭ estas multe da specioj tiuj, kiujn vi ne rajtas havi hejme. Do vi sciu iomete pri la leĝa afero kaj la etikaj demandoj pri havi helikojn. Helikoj fariĝas komunaj dombestoj - la pruvo? Mi persone trovis naŭ forumojn; dekunu se oni inkluzivas la du forumojn ĉe Facebook. Temas pri diversaj forumoj en tri lingvoj, kaj eble estas aliaj. Nun mi fokusiĝas sur Petsnails.co.uk kaj Achatina Forum (en la franca) kaj por akvaj helikoj mi preferas la retejon Applesnail.net
Ĉi tiu retejo helpos vin zorgi helikojn korekte kaj laŭleĝe en akvario. Mi ankaŭ skribas taglibron pri miaj propraj spertoj. Mi ŝatas helikojn ekde pli ol dekkvin jaroj, sed mi ankoraŭ lernas!
Gravaĵo
Se vi ne interesiĝus pri helikoj, aŭ eble vi estus ĝardenisto, sciu ke hodiaŭ multe da specoj de helikoj estas en grava danĝero de malapero. Manko de kamparoj, kontraŭpestaĵoj kaj kontraŭ-helikaĵoj mapliigas la ŝancon ke helikoj restu sur la planedo. Vi povus fariĝi helikulo: bonvolu ne uzi kontraŭ-helikaĵojn en via ĝardeno. Ne manĝu helikojn, krom de taŭga farmisto kaj ne elprenu helikojn el la pejzaĝo. Finfine kiam vi vidos helikojn strate, savu ilin anstataŭ mortigi ilin piede. Dankon _@""@_